pli pri mia laboro

  • 25-a de jul 2007 at 11:42 PM
noktema, stelo, nekredeble, cxu
mi estus ĝisdatiginta hieraŭ, sed livejournal ne funkciis. finfine la manko de ĝisdatigo ne estis mia kulpo! xD

okej. tio ĉi estas ege plimallongigita versio de kion mi eksciis dum la pasintaj du monatoj pri mia labortasko kun la JET Programme:

mi komencu kie...? nu, mi jam skribis ke mi estos dungita de la estraro de edukado (EDE) de la urbo de Koĉi, sed nun mi certe scias ke mi instruos ĉe du (sub)mezlernejoj/subgimazioj* po du tagoj por ĉiu semajno (de 8:15atm al 5:15ptm). unu tago el semajno mi iros al aŭ la EDE-a oficejo aŭ bazlernejo (de 9:00atm al 3:00ptm). ili (la EDE) diras, ke mi instruos dek kvin ~ dek ok klasojn semajne. o_o; ili ankaŭ diris, ke 10 aliaj partoprenantoj de la JET Programme laboros ankaŭ ĉe la EDE de la urbo de Koĉi kaj ĉe lernejo tra la tuta urbo.

pri kie en la urbo de Koĉi mi loĝos, mi ankoraŭ ne scias ĝuste kie en la urbo mi loĝos, sed mi scias ke mia apartamento estos nur 3 minuta piedirado for de urba trajnstacio. :) ankaŭ mi havas fotojn de la apartamento! vi povas rigardi ilin ( tie ĉi ). mi bedaŭras pro la manko de esperantaj subtitoloj. :[

estas "okcidentstila" apartamento, kiun usone ni nomus "studio apartment". sed japanie estas nomata "1K", signifante ke la apartamento havas kuirejon (K), sed ne manĝoĉambro, nek salono ktp, nur unu ĉambron por ĉio. mi ŝategas la lignajn plankojn kaj la grandan fridujon. ^.^ La solaj aĵoj, kiuj estos en la apartamento kiam mi alvenos, estos la fridujo, tablo, seĝoj, kuirforno, klimatizilo kaj futono. mi devas aĉeti ĉion alian kiam mi alvenos. la luprezo estas 60,000 enoj, sed 30,000 enoj de ĝi estos pagata de la EDE.

sekve estas listo de tio, kio okazos dum la venontaj semajnoj:

aŭg 2: revenos al Portlando
aŭg 3: pre-forvetura orientado
aŭg 4: flugos al Narita flughaveno @ 2:40ptm
aŭg 5: alvenos ĉe Narita flughaveno @ 5:00ptm
aŭg 6-7: post-forvetura orientado, staĝo kaj kunsidoj en Tokio
aŭg 8: flugos de Tokio al la urbo de Koĉi
aŭg 11(?): prefektuja orientado en la urbo de Koĉi

ok.... ĉi-enskribaĵo estas sufiĉe longa. mi devas dormi. sed se vi scipovas la anglan, estas multe da informo kaj ligiloj pri la JET Programme kaj kie mi iros en la uzantinformo de mia angla livejournal. :) eo.wiki havas artikolon pri Ŝikoku, sed ne pri Koĉi prefektujo aŭ ĝia ĉefurbo.... :/ eble mi devus ŝanĝi tion iam. :p

*mi ne scias aŭ (sub)mezlernejoj aŭ subgimazioj ĝustas. :/
p.s. cution estas mia heroo kaj ricevos multajn japanajn bonaĵojn de mi. ;) <3
p.s. #2 foto de la urbo de Koĉi!

23-a de jul 2007

  • 11:46 PM
noktema, stelo, nekredeble, cxu
ŝajnas ke ĉiuj miaj enskriboj komencas tiel ĉi, sed... mi pardonpetas vin por la miliona fojo! >_<; mi estas tre treege okupata longatempe kaj ĝuste nun havas ŝancon ripozi.

mi flugos al japanio post malpli ol du semajnoj! :D

...kaj mi devas alporti proks. 200,000 enojn (proks. 1,500 usonajn dolorojn) al japanio por ke mi povos pagi por la apartamento, poŝtelefono, sinregistrakarto por eksterlandanoj, necesaĵoj, ktp. tial mi laboradis kaj laboradis daŭre por ŝpari monon. sed nun... mi ne plu laboras! w00t! :]

multaj aferoj okazis dum mia manko... mi ne povas rakonti ĉion, sed mi povos skribi plu pri la etaĵoj rilate al mia nova laboro en mia venonta enskribo. mi skribos denove morgaŭ...? ._.

sed ĝis tiam, mi diros ke mi antaŭĝojegas ke mi transloĝiĝos al Kochi City. :)
noktema, stelo, nekredeble, cxu
*traserĉas siajn transloĝiĝantajn skatolojn* miaj esperantaj libroj! mi bezonas ilin por skribi ĉi tion. >_<;;; mi ne uzis esperanton longtempe... ;-; ĉiam mia esperanto pliboniĝas kaj, pro kia ajn kialo (kiu ĉiam estas mia kulpo) mia esperanto denove malpliboniĝas! pliboniĝa, MALPLIboniĝa, pliboniĝa, MALPLI-- ĈAGRENA!! :'[

al miaj amikoj, kun kiuj mi korespondis per retpoŝto-- bonvolu, mi petas vin, pardoni mian mankon de respondo... mi scias, ke mi estas aĉa amiko. u_u'

la pasintajn kelkajn monatojn mi estis tre okupata... baze, ĉi tio okazis:

- mi eksciis pri kie japanie mi loĝos (pli informoj pri ĉi tio malsupre)
- mi testiĝis frue por reveni al las vegas kaj por ĉeesti la abiturienton de mia fratino
- mia naskiĝtago
- mi retransloĝiĝis al las vegas je la 10a de junio, antaŭ mia diplomiĝo (la diplomiĝo estis je ĉi-pasinta sabato)
- mi transigis mian (aĉetan) laboron de Portland al Las Vegas kaj daŭrigos labori ĉi tie ĝis mi iros al japanio.

kvankam mia diplomiĝo teknike jam okazis, mi ne oficiale estas diplomita. miaj notoj estos afiŝitaj hodiaŭ.... ._.' ...se mi ne diplomiĝos... ĈIO dependas de mia diplomiĝanta! >_<;;;

sed, ummm.... ĉiuokaze, mi diplomiĝOs...! kaj ĉi tie estas kie mi iros aŭguste!

Kochi-shi, Kochi-ken, Shikoku, Japanio

alivorte, mi iros al la ĉefurbo de la prefektio (japane = ken) "Kochi", la urbo (japane = shi) de Kochi. La prefektio de Kochi estas sur la kvara plej granda insulo de japanio nomita Shikoku. Rigardu ĉi tiun mapon. Shikoku estas la dua plej suda insulo kaj Kochi-ken estas prefektio #20.

kompreneble, kiam mi eksciis kie mi iros, mi faris multe da esperado kaj mi estas tre tre ekscitita pri iri al Kochi-shi. :] la urbo estas preskaŭ tiel granda (grandece) kiel Las Vegas kaj mi estos dungita de la estraro de edukado de Kochi-shi. estas probable, ke mi instruos ĉe diversaj primaraj lernejoj kaj sekundaraj lernejoj tra la tuta urbo, sed mi ankoraŭ ne scias la etaĵojn pri mia labortasko ktp.

post iomete pli ol unu monato mi reiros al Portland por trafi aeroplanon al japanio.... NERRRVOOZZAA, OSHIIIZZZ*~~ sed... eble en japanio mi renkontos mian unuan esperantiston persone...? *mansalutas* Juĵi! <33 :]

ĉiuokaze, nuntempe mi laboras kaj penas prepari min por japanio. :/ mi penos ĝisdatigi pli ofte.... kaj respondi al retpoŝtoj. ^^;;

*"oshiz" = (angle) oh shit = (ĉi-kaze) senhelpe (ne laŭvorte) ĉagrenita ekkrio.
mi esperas, ke ĉi-klarigo ĝustas. :/


[redakto]cution helpis min ĝustigi miajn stultajn erarojn. <3[/redakto]

okej...

  • 6-a de apr 2007 at 10:55 PM
noktema, stelo, nekredeble, cxu
...kelkaj etaĵoj pri la JET Programo por tiuj, kiuj prizorgas ĝin:

por tiuj, kiuj ne konas la JET Programo: kio estas la JET Program? )

kion mi faros do kiel JET-ulo? )

Kion mi devas fari nun? )

Kiam mi iros? Kien mi iros? )

mi scias, ke la UK estos en jokohamo ĉirkaŭ kiam mi iros al tokio kaj mi EGE EGE deziras partopreni, sed mi certas, ke mi ne scios eĉ kiel veturi per buso aŭ trajno tiam. tiele, se mi penos veturi al Jokohamo, mi ankaŭ certas, ke mi perdiĝos. :'( sed.... eble mi lokiĝos proksime al jokohamo? tiu bonegus! 8)

...okej, sufiĉajn etaĵojn, mi pensas.

5-a de apr 2007

  • 12:10 AM
noktema, stelo, nekredeble, cxu
mi bedaŭras pro la manko de ĝisdatigado hieraŭ. :/ sed.... mi havas novaĵon....

.....mi estas akceptita!!!

kion ĉi-okazo signifas? nu, signifas multon, sed mallonge: mi iros al japanio je la kvina de aŭgusto kaj laboros kiel asistanta instruisto de la angla~! la kontrakto estas unujara, sed mi havos (oportunan) okazon por iĝi rekontraktita kvaroble.

mi devas dormi nun do mi ne povas tajpi plu, sed se vi volus scii plu kaj vi povas legi la anglan, vi povas ekscii pliajn etaĵojn legante mian anglan lj: http://nighstar.livejournal.com/ sed ne prizorgu se vi ne scias la anglan. mi ĝisdatigos ĉi tie esperante eble morgaŭ.

sed ĝis tiam.... :dancas feliĉe:

2-a de apr 2007

  • 11:20 PM
noktema, stelo, nekredeble, cxu
ĉi-nokton estis ege belega "Blood Moon" (mi ne certas, kiel oni traduku ĉi tiun terminon... eble "Karmezina" aŭ "Sangruĝa" Luno?) en la ĉielo... estis ege mirinde rigardi.

...tristas, ke tia belega luno eble elvokis senintence la grandan cunamon, kiu detruis tutajn vilaĝojn de la insuloj de Solomono. :/

nerilate, supoze morgaŭ mi ekscios la rezulton de mia intervjuo kun la JET Programo. post duona jaro de atendado, mi ekscios ĉu mi estas akceptita, ĉu mi estas malakceptita per retpoŝto.

mi esperas...

manko de memkonfido

  • 30-a de mar 2007 at 8:27 AM
noktema, stelo, nekredeble, cxu
*suspiro* ...do, ĉi-semajnon mi penis studi plu esperanton. mi devas diri, ke mi lernis multe ĉi-semajnon, sed la lernado ne plibonigis mian memkonfidon por uzi la lingvon. ankoraŭ interparolo (precipe real-tempa) estas malfacila por mi por fari. :/ ...sed mi ja scias, ke por plibonigi plu mian paroladon de la lingvo, mi ja devas interparoli realtempe.

...se nur ekzistus pilolon magian akveron de konfido, kiun mi povus gluti por plibonigi ĉion tuje...
noktema, stelo, nekredeble, cxu
ne ofendiĝu, mi petas, pro la temoj/enhavoj de ĉi bildoj.

ilia nura celo estas humuro, kaj se la humuro ne plaĉas al vi, mi treege bedaŭras.
eble mia humuro estas tro mal...doĉa?



notoj pri 'Kial':
WTH = "what the hell?!" = "kion diable?!"
"sorry" = "mi bedaŭras"
"no habla español" = malĝusta dirado de la hispana "mi ne parolas la hispanan": estas la ordinara respondo usone de iu, kiu ne parolas la hispanan (kaj foje aliajn lingvojn, kiujn la respondanto simple malĝuste supozas esti la hispanan)


noto pri 'Se nur':
ĉi-bildo estas pura fikcio kaj mi ja scias ke esperanto ne vere savos la mondon.

hazardaĵoj

  • 27-a de mar 2007 at 6:39 PM
noktema, stelo, nekredeble, cxu
estas la tempo por hazardaj fotoj. ;) se vi volas rigardi pliajn fotojn (kaj pli grandajn fotojn), klaku la fotoj kaj poste klaku "up to gallery". la plej lastatempaj fotoj estas la plej lastaj fotoj de la galerio.


fotoj de mia gato Mister Gray


fotoj de mia gato Obsidian


kelkaj fotoj el mia najbarejo kaj ĉirkaŭ Portlando.

http://xs113.xs.to/xs113/07131/noktema-chibi.png <- nova bildo de 'eta noktema'


♪ こんなに、こんなに 近くで見つめても
どうして、どうして ただの友達なの?
どんなに、どんなに 強く想っていても
伝えられない... ♫
~ Crystal Kay - こんなに近くで...

libroj, studado kaj kio ajn alia.

  • 8-a de mar 2007 at 9:50 PM
noktema, stelo, nekredeble, cxu
...hi.

kio okazis dum mi ne ĉi tie estis? >_>'' mi bedaŭras pro mia manko, sed estis nepreaĵo... kaj ankoraŭ mi devas fari ekzamenojn en miaj kursoj kaj mi devas skribi 10-15 paĝ' longan tezon... mi devas fari prezentadon pri mia tezo la venontan semajnon kaj mi eĉ ne komencas esplori ĝian temon ankoraŭ. @_@' aĥ...

sed krom tio, ĉio fartas bonete ĉe mi. mardon mi ordis mian "class ring"-on. :x mi aĉetis ĝin por 199$ (jaj!) kaj supozeble ĝin mi ricevos ĉirkaŭ 6~8 semajnoj for de nun.

Nuntempe, kvankam pli bonus se mi enfokusigus miajn hejmtaskojn, mi preparas mian "Esperanto-semajno"n! :x Por printempa ferio (la finan semajnon de marto) mi ne devas labori, do mi estos tute libra por tuta semajno! Nekredeble. Do, dum ĉi-semajno, mi volas studi esperanton intense. Estas nepardonebla, ke mia esperanto ne estas pli bona. :/ alitage mi pruntis libron el lerneja biblioteko nomita Esperanto: Learning and Using the International Language ("Esperanto: lerni kaj uzi la internacian lingvon"). ŝajnas enhavi kelkajn interesan informon pri esperanto generale. hodiaŭ mi iris al Powell's Books kaj aĉetis 3 librojn:

Esprimo de sentoj en Esperanto de d-ro Edmond Privat
Kiel diri...? Praktika Esperanta Frazeologio de Lentaigne
Marta, rakonto de Eliza Orzeszko tradukita el pola de L.L. Zamenhof
(^ oni povas trovi ĝin ĉi tie rete, sed mi tute ne kapablas legi tutan libron per komputilo)

...Powell's ankaŭ havas malnovan PMEG-on, sed ne estas malmultekosta kaj mi tute ne povas legi tian libron. baĥ. ĉiukaze, vere mi jam havis plenajn librojn antaŭ mi aĉetis tiujn ĉi novajn librojn, sed... mi devis havi ĉi tiujn ankaŭ. aĉa avareca ino mi estas. sed espereble ili plibonigos mian esperanton. :[ nuntempe mi estas honta diri ke mi lernas esperanton ekde 2003... :suspiras: kia aĉa mia esperanto estas...

ho, kaj hazarde:

dum mi estis ĉe Powell's, mi trovis libreton nomita Sango: an Esperanto of Africa ("Sango: Esperanto de Afriko")... ŝajnas tre tre interesa! mi tre volis aĉeti ĝin, sed ĝi estas eta libro kaj tre multekosta. :[ sed se ĝi estas ankoraŭ tie kiam mi reiras al Powell's, mi aĉetos ĝin certe. la libro enhavas komparadon de la centra afrika lingvo, Sango, kaj esperanto. ankaŭ enhavas mallongan gramatikon de la lingvo. interesa, interesa! :]

ankaŭ, mi ĵus trovis ĉi-tekston kaj estis kiel "kion diable?! ne... tio ne estas esperanto-- tiuj ŝtelantaj aĉuloj!" :'3 "Kion diable estas ĉi 'Mondlango'?" mi pensis. nu, jen la ttt-ejo esperante, angle, aŭ alilingve.

Notu bone la paĝon de "demandoj kaj respondoj". ĉefe:

"7. Jam estas Esperanto, kial bezoni Mondlangon?
Tio estas cxar estas multaj malperfektajxoj en Esperanto....


kaj posten. :x ŝajnas, ke multaj homoj volas krei "plibonan esperanton". ne estas stranga, sed estas interesa...

BAZA INFORMO

NOMO: crystal
AĜO: 22
SEKSO: ♀ ino
LOKO: las vegas, NV (usono)
OKUPADO: ?!?!?!?!
LINGVOJ: la angla
" " PLIBONIĜATAJ: esperanto.eo, 日本語.jp, italiano.it, français.fr
HOBIOJ: animeo, interreto, legado, lingvoj, muziko, grafiko/fotografio
PREF KOLOROJ: bluo, nigro, arĝento/grizo, oranĝkoloro
MUZIK' ĜENROJ: elektroniko, industrio, ebm, visual kei
PREF MANĜAĴOJ: legomoj, pastaĵoj, japana manĝaĵo, italiana manĝaĵo, marmanĝaĵo, supoj, spicaj manĝaĵoj
PREF ANIMEOJ: gensoumaden saiyuki, fruits basket, gundam wing, full metal alchmeist, .hack//SIGN
SUBTENAS: liberema de religio, liberema de parolado, civilaj rajtoj, geedziĝo de gejuloj, nekunigu de preĝejo k ŝtato, pensado por si, NEFERMITAJ ANIMOJ
Funkciigita de LiveJournal.com
Designed by [info]chasethestars