la 25-a de julio 2007

pli pri mia laboro

  • 25-a de jul 2007 at 11:42 PM
noktema, stelo, nekredeble, cxu
mi estus ĝisdatiginta hieraŭ, sed livejournal ne funkciis. finfine la manko de ĝisdatigo ne estis mia kulpo! xD

okej. tio ĉi estas ege plimallongigita versio de kion mi eksciis dum la pasintaj du monatoj pri mia labortasko kun la JET Programme:

mi komencu kie...? nu, mi jam skribis ke mi estos dungita de la estraro de edukado (EDE) de la urbo de Koĉi, sed nun mi certe scias ke mi instruos ĉe du (sub)mezlernejoj/subgimazioj* po du tagoj por ĉiu semajno (de 8:15atm al 5:15ptm). unu tago el semajno mi iros al aŭ la EDE-a oficejo aŭ bazlernejo (de 9:00atm al 3:00ptm). ili (la EDE) diras, ke mi instruos dek kvin ~ dek ok klasojn semajne. o_o; ili ankaŭ diris, ke 10 aliaj partoprenantoj de la JET Programme laboros ankaŭ ĉe la EDE de la urbo de Koĉi kaj ĉe lernejo tra la tuta urbo.

pri kie en la urbo de Koĉi mi loĝos, mi ankoraŭ ne scias ĝuste kie en la urbo mi loĝos, sed mi scias ke mia apartamento estos nur 3 minuta piedirado for de urba trajnstacio. :) ankaŭ mi havas fotojn de la apartamento! vi povas rigardi ilin ( tie ĉi ). mi bedaŭras pro la manko de esperantaj subtitoloj. :[

estas "okcidentstila" apartamento, kiun usone ni nomus "studio apartment". sed japanie estas nomata "1K", signifante ke la apartamento havas kuirejon (K), sed ne manĝoĉambro, nek salono ktp, nur unu ĉambron por ĉio. mi ŝategas la lignajn plankojn kaj la grandan fridujon. ^.^ La solaj aĵoj, kiuj estos en la apartamento kiam mi alvenos, estos la fridujo, tablo, seĝoj, kuirforno, klimatizilo kaj futono. mi devas aĉeti ĉion alian kiam mi alvenos. la luprezo estas 60,000 enoj, sed 30,000 enoj de ĝi estos pagata de la EDE.

sekve estas listo de tio, kio okazos dum la venontaj semajnoj:

aŭg 2: revenos al Portlando
aŭg 3: pre-forvetura orientado
aŭg 4: flugos al Narita flughaveno @ 2:40ptm
aŭg 5: alvenos ĉe Narita flughaveno @ 5:00ptm
aŭg 6-7: post-forvetura orientado, staĝo kaj kunsidoj en Tokio
aŭg 8: flugos de Tokio al la urbo de Koĉi
aŭg 11(?): prefektuja orientado en la urbo de Koĉi

ok.... ĉi-enskribaĵo estas sufiĉe longa. mi devas dormi. sed se vi scipovas la anglan, estas multe da informo kaj ligiloj pri la JET Programme kaj kie mi iros en la uzantinformo de mia angla livejournal. :) eo.wiki havas artikolon pri Ŝikoku, sed ne pri Koĉi prefektujo aŭ ĝia ĉefurbo.... :/ eble mi devus ŝanĝi tion iam. :p

*mi ne scias aŭ (sub)mezlernejoj aŭ subgimazioj ĝustas. :/
p.s. cution estas mia heroo kaj ricevos multajn japanajn bonaĵojn de mi. ;) <3
p.s. #2 foto de la urbo de Koĉi!

Latest Month

julio 2007
S M T W T F S
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
293031    

BAZA INFORMO

NOMO: crystal
AĜO: 22
SEKSO: ♀ ino
LOKO: las vegas, NV (usono)
OKUPADO: ?!?!?!?!
LINGVOJ: la angla
" " PLIBONIĜATAJ: esperanto.eo, 日本語.jp, italiano.it, français.fr
HOBIOJ: animeo, interreto, legado, lingvoj, muziko, grafiko/fotografio
PREF KOLOROJ: bluo, nigro, arĝento/grizo, oranĝkoloro
MUZIK' ĜENROJ: elektroniko, industrio, ebm, visual kei
PREF MANĜAĴOJ: legomoj, pastaĵoj, japana manĝaĵo, italiana manĝaĵo, marmanĝaĵo, supoj, spicaj manĝaĵoj
PREF ANIMEOJ: gensoumaden saiyuki, fruits basket, gundam wing, full metal alchmeist, .hack//SIGN
SUBTENAS: liberema de religio, liberema de parolado, civilaj rajtoj, geedziĝo de gejuloj, nekunigu de preĝejo k ŝtato, pensado por si, NEFERMITAJ ANIMOJ
Funkciigita de LiveJournal.com
Designed by [info]chasethestars