noktema ([info]noktema) wrote,
@ 2007-04-02 23:20:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Current mood: boneta
Entry tags:jet programo

ĉi-nokton estis ege belega "Blood Moon" (mi ne certas, kiel oni traduku ĉi tiun terminon... eble "Karmezina" aŭ "Sangruĝa" Luno?) en la ĉielo... estis ege mirinde rigardi.

...tristas, ke tia belega luno eble elvokis senintence la grandan cunamon, kiu detruis tutajn vilaĝojn de la insuloj de Solomono. :/

nerilate, supoze morgaŭ mi ekscios la rezulton de mia intervjuo kun la JET Programo. post duona jaro de atendado, mi ekscios ĉu mi estas akceptita, ĉu mi estas malakceptita per retpoŝto.

mi esperas...



(Post a new comment)


[info]dmych
2007-04-03 09:28 am UTC (link)
mi preferus "sangrugxan".

interalie, mi spektis viajn fotojn kaj ili placxas al mi.

(Reply to this)


[info]n0mad0
2007-04-03 06:35 pm UTC (link)
Mi deziras rimarki: tre dubindas, ke ekzistas ligo inter menciita fenomeno kaj la cunamo en sudaj maroj.

(Reply to this)


[info]n0mad0
2007-04-03 06:43 pm UTC (link)
Aldone: noktema, mi deziras al vi bonegajn rezultojn de la intervjuo.
@->--

(Reply to this)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…