noktema ([info]noktema) wrote,
@ 2007-04-06 22:55:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend  Next Entry
Current mood: laca
Current music:Ladytron - Seventeen
Entry tags:jet programo

okej...
...kelkaj etaĵoj pri la JET Programo por tiuj, kiuj prizorgas ĝin:

por tiuj, kiuj ne konas la JET Programo:

mallonge, la JET Programo estas programo administrata de 3 ministerioj japanaj. ĝia celo estas (supoze) internaciigi japanion (mi diras 'supoze' ĉar iuj dubas ilian celon). tiel, jare la JET Program ebligas cent milojn da homoj veni al japanio kaj laboras flankalflanke kun japanuloj ĉe lernejoj, ŝtataj ejoj kaj komunume.

estas 3 laborpozicioj:
- SEA: Sport-Interŝanĝa Konsilisto - instruistoj de sportoj
- CIR: Kunordigisto de Internaciaj Interrilatoj - CIR-oj laboras en ŝtataj oficejoj kaj faras aferojn rilate al tradukado, ordigado de internaciaj okazoj por iliaj komunumoj, internaciaj prezentadoj, ktp.
+ALT: Asistanta Instruisto de Lingvo - (mia labortasko) ALT-oj helpas JTE-ojn (japanaj instruistoj de la angla) prepari materialojn kaj ilojn por instrui la anglan kaj ankaŭ helpas instrui kursojn de la angla ĉe lokaj lernejoj. ALToj ankaŭ partoprenas internacie temantajn konkursojn de la lernejo kaj postlernejajn internaciajn klubojn kaj festojn.

tutaj laborpozicioj estas plentempaj kaj ĉiuj laboras por 5 tagoj semajne, minimume 35 horoj semajne kaj ricevas ¥3,600,000 (ĉ. 30,500 USD) jare.

multon! mi estas akceptita, sed nun mi devas kompletigi multajn aliĝilojn ktp...

kiel rapide plej eble, mi devas:
- farigi plenan korp-ekzamenon
- kompletigi FBI-an serĉon de krima historio
- akiri pasporton
- DIPLOMIĜI!

ankaŭ mi devas ŝpari multe da mono, sed ĉio supre bezonas monon!! >_o mi havas templimojn, kiuj rapide proksimiĝas-- pagtago ne sufiĉe rapide alvenas! u-u;;;

mi ne scios ĝis majo ~ junio kien mi iros aŭ ĉe kiomaj lernejoj mi instruos aŭ ĉe kiaj lernejoj mi instruos... ne gravas laŭ mi ĉar esti akceptita estas la plej gravaĵo! 8) sed certe kiam mi ekscias, vi ekscios. ;)

kiam mi iros? nu, mi diplomiĝos mezjunie... poste mi volas reiri hejmen (al LasVegaso) por pasigi ioman tempon (monaton?) kun mia familio. mia flugo al japanio ekvojaĝas de Portlando je la kvara de aŭgosto, do mi devas reiri al Portlando antaŭ ol tiam. la flugo alvenos al tokio, japanio je la kvina de aŭgosto. mi estos en tokio la 6a ~ 8a por la orientaĝo, sed poste mi iros al kie ajn mi lokiĝos.

mi scias, ke la UK estos en jokohamo ĉirkaŭ kiam mi iros al tokio kaj mi EGE EGE deziras partopreni, sed mi certas, ke mi ne scios eĉ kiel veturi per buso aŭ trajno tiam. tiele, se mi penos veturi al Jokohamo, mi ankaŭ certas, ke mi perdiĝos. :'( sed.... eble mi lokiĝos proksime al jokohamo? tiu bonegus! 8)

...okej, sufiĉajn etaĵojn, mi pensas.




(3 comments) - (Post a new comment)


[info]goulo
2007-04-07 08:18 am UTC (link)
Certe indus iri al UK je via alveno! Estus domaĝe maltrafi tiun ŝancon. Do estu aventurema. :) Supozeble la trajnsistemo tre bonas kaj racias en Japanio, ĉu ne? Do certe vi povus trovi la vojon... Ŝajnas ke pro horara konflikto kun viaj laboraj devoj, vi ne povus partopreni la tutan UK, tamen se vi havos tian ŝancon renkontiĝi kun tiom multaj Esperantistoj de multaj landoj, vi certe ĝuos kaj profitos pro la sperto.

(Reply to this)

Saluton
(Anonymous)
2007-06-02 05:44 pm UTC (link)
Kara! Estas bone, ke vi uzas ESPERANTON! Mi gratulas al vi!
(Klubestro de E-klubo en Radom Pl.)

(Reply to this)


[info]chipuni
2007-06-09 10:41 pm UTC (link)

Feliĉa naskiĝtago!


(Reply to this)


(3 comments) - (Post a new comment)

Create an Account
Forgot your login or password?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…