noktema ([info]noktema) wrote,
@ 2007-06-19 15:07:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Current location:Las Vegas
Current mood: hungry
Entry tags:aĵoj, japanio, jet programo, lernejo

*traserĉas siajn transloĝiĝantajn skatolojn* miaj esperantaj libroj! mi bezonas ilin por skribi ĉi tion. >_<;;; mi ne uzis esperanton longtempe... ;-; ĉiam mia esperanto pliboniĝas kaj, pro kia ajn kialo (kiu ĉiam estas mia kulpo) mia esperanto denove malpliboniĝas! pliboniĝa, MALPLIboniĝa, pliboniĝa, MALPLI-- ĈAGRENA!! :'[

al miaj amikoj, kun kiuj mi korespondis per retpoŝto-- bonvolu, mi petas vin, pardoni mian mankon de respondo... mi scias, ke mi estas aĉa amiko. u_u'

la pasintajn kelkajn monatojn mi estis tre okupata... baze, ĉi tio okazis:

- mi eksciis pri kie japanie mi loĝos (pli informoj pri ĉi tio malsupre)
- mi testiĝis frue por reveni al las vegas kaj por ĉeesti la abiturienton de mia fratino
- mia naskiĝtago
- mi retransloĝiĝis al las vegas je la 10a de junio, antaŭ mia diplomiĝo (la diplomiĝo estis je ĉi-pasinta sabato)
- mi transigis mian (aĉetan) laboron de Portland al Las Vegas kaj daŭrigos labori ĉi tie ĝis mi iros al japanio.

kvankam mia diplomiĝo teknike jam okazis, mi ne oficiale estas diplomita. miaj notoj estos afiŝitaj hodiaŭ.... ._.' ...se mi ne diplomiĝos... ĈIO dependas de mia diplomiĝanta! >_<;;;

sed, ummm.... ĉiuokaze, mi diplomiĝOs...! kaj ĉi tie estas kie mi iros aŭguste!

Kochi-shi, Kochi-ken, Shikoku, Japanio

alivorte, mi iros al la ĉefurbo de la prefektio (japane = ken) "Kochi", la urbo (japane = shi) de Kochi. La prefektio de Kochi estas sur la kvara plej granda insulo de japanio nomita Shikoku. Rigardu ĉi tiun mapon. Shikoku estas la dua plej suda insulo kaj Kochi-ken estas prefektio #20.

kompreneble, kiam mi eksciis kie mi iros, mi faris multe da esperado kaj mi estas tre tre ekscitita pri iri al Kochi-shi. :] la urbo estas preskaŭ tiel granda (grandece) kiel Las Vegas kaj mi estos dungita de la estraro de edukado de Kochi-shi. estas probable, ke mi instruos ĉe diversaj primaraj lernejoj kaj sekundaraj lernejoj tra la tuta urbo, sed mi ankoraŭ ne scias la etaĵojn pri mia labortasko ktp.

post iomete pli ol unu monato mi reiros al Portland por trafi aeroplanon al japanio.... NERRRVOOZZAA, OSHIIIZZZ*~~ sed... eble en japanio mi renkontos mian unuan esperantiston persone...? *mansalutas* Juĵi! <33 :]

ĉiuokaze, nuntempe mi laboras kaj penas prepari min por japanio. :/ mi penos ĝisdatigi pli ofte.... kaj respondi al retpoŝtoj. ^^;;

*"oshiz" = (angle) oh shit = (ĉi-kaze) senhelpe (ne laŭvorte) ĉagrenita ekkrio.
mi esperas, ke ĉi-klarigo ĝustas. :/


[redakto]cution helpis min ĝustigi miajn stultajn erarojn. <3[/redakto]



(Post a new comment)


[info]goulo
2007-06-20 06:40 am UTC (link)
Pri Esperanto: Ne tro kulpigu vin; vi faras la proberbajn "du paŝojn antaŭen, unu paŝon malantaŭen", do tio ankoraŭ estas progreso. :)

Pri Japanio: bonŝancon! Mi bedaŭrinde ne iros al Japanio por UK, sed ankoraŭ kore rekomendas UK al vi se tio eblos...

(Reply to this)


[info]n0mad0
2007-06-22 09:18 pm UTC (link)
noktema, mi iomete envias al vi pro multego de viaj planoj. Multajn sukcesojn!

(Reply to this)

Malgravas!
(Anonymous)
2007-06-29 09:43 am UTC (link)
Malgravas via nerespondado. Bliku tien:
http://www.dailymotion.com/relevance/search/nuklea/video/x2e35u_azawaknuklea

Bonkuragxon por Japanio!

Emmanuel

(Reply to this)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…