hazarda enskribaĵo: la studado de lingvoj

  • 23-a de sep 2009 at 11:47 AM
stelo
notu: mi skribis ĉi tion hieraŭ iome pro deprimo...? mi pardonon petas pro mia unua enskribaĵo longtempe estas tia.

de pli ol 2 jaroj mi ne vere uzas esperanton. la kialo, kompreneble, estas ke mi transloĝis japanion kaj do mi volas studi ĉefe la japanan. vere, eĉ kiam mi foriros la japanion, mi volus uzi la japanan por laboro, do mi volas studi ĉefe la japanan ankaŭ por personaj kialoj. malgraŭ tio, mi ankoraŭ volas studi kaj uzi esperanton kaj aliajn lingvojn, precipe la francan.

2 jarojn antaŭe mia scio de esperanto estis multe pli bona ol nun. :`[ kiam ajn mi volas uzi esperanton, mi devas serĉi la vortojn, kion mi volas uzi kaj pro tio mi ofte ne volas uzi esperanton. "se nur mi ne ĉesis uzi ĝin," mi ofte pensas. sed vere, se mi ankoraŭ studis esperanton dum la pasintaj 2 jaroj, mi preskaŭ certas, ke mia japana lingvo estus pli malbona ol nune.

por iu kiel mi, serioze studi lingvon nepre signifas, ke oni ne povas studi serioze alian lingvon samtempe. se oni studas du lingvojn samtempe, oni nepre studas unu el la du lingvoj (aŭ eĉ ambaŭ) malpli serioze ol la alian pro manko de tempo ktp.

ekzemple: nun mi devas studi la japanan, sed anstataŭe mi skribas esperante.

studante esperanton aŭ la francan, oni perdas tempon por studi la japanan... studado de la japana estas mia plej grava prioritato.

ŭaaa!!! >_<;; kion mi faru??? la japanan plaĉas al mi, sed mi volas studi ankaŭ aliajn lingvojn...

ĉiukaze, nun mi devas studi la japanan... eble post ĉi tiu enskribaĵo mi ne skribos esperante denove ĝis post 2 jaroj.

poste mi skribis ĉi tion )

nu...

  • 4-a de jan 2009 at 5:30 PM
stelo
vere mi ne scias pri kio skribi... kompreneble mi ne povas skribi pri ĉio, kio okazis dum la 75 semajnoj dum kiuj mi ne ĝisdatigis ĉi-blogon, do mi supozas ke mi skribos pri la nuno. mi skribos pri pasinta okazaĵo se tio necesas por komprenebleco.

dum vintraj ferioj (ĉir 2 semajnoj) mi iris al aŭstralio kaj novzelando kaj mi revenis al japanio je la 31a de decembro. ekde morgaŭ mia libertempo finiĝos kaj denove mi devos labori. :`[ mi deziras, ke vintraj ferioj estu pli longtempaj... nu, ekde morgaŭ mi devas "labori" sed vere mi ne laboros (ne instruos) ĝis ĵaŭdo ĉar lernejoj ne rekomencos ĝis tiam. malgraŭ tio, mi ne volas veki frue morgaŭ. :/ *suspiras x1000*

ekde kiam mi venis al japanio mi multe studas la japanan preskaŭ ĉiutage kaj pro tio mi ne studis nek legis esperanton aŭ aliajn lingvojn. lastatempe mi kreis novan livejournal tute japane kaj mi klopodis sukcesi en la dua plej alta nivelo de internacia ekzameno de japana lingvokapablo. ankoraŭ ne mi ricevis la rezulton de la ekzameno, tamen la studado de la japana ankoraŭ tre gravas al mi do eble mi ĝisdatigos mian japanan blogon pli ofte ol ĉi-blogo...?

*ridas* mi studas la japanan ĉir 8 jaroj kaj nun mi parolas ĝin voĉe ĉiutage, sed malgraŭ tio kaj malgraŭ mi ne parolis esperanton delonge, mi povas tajpi esperanton kaj la japanan ĉe preskaŭ la sama rapideco.

mi ne scias ĉu tio estas ridinda ĉu ne. >_>;

libroj, studado kaj kio ajn alia.

  • 8-a de mar 2007 at 9:50 PM
stelo
...hi.

kio okazis dum mi ne ĉi tie estis? >_>'' mi bedaŭras pro mia manko, sed estis nepreaĵo... kaj ankoraŭ mi devas fari ekzamenojn en miaj kursoj kaj mi devas skribi 10-15 paĝ' longan tezon... mi devas fari prezentadon pri mia tezo la venontan semajnon kaj mi eĉ ne komencas esplori ĝian temon ankoraŭ. @_@' aĥ...

sed krom tio, ĉio fartas bonete ĉe mi. mardon mi ordis mian "class ring"-on. :x mi aĉetis ĝin por 199$ (jaj!) kaj supozeble ĝin mi ricevos ĉirkaŭ 6~8 semajnoj for de nun.

Nuntempe, kvankam pli bonus se mi enfokusigus miajn hejmtaskojn, mi preparas mian "Esperanto-semajno"n! :x Por printempa ferio (la finan semajnon de marto) mi ne devas labori, do mi estos tute libra por tuta semajno! Nekredeble. Do, dum ĉi-semajno, mi volas studi esperanton intense. Estas nepardonebla, ke mia esperanto ne estas pli bona. :/ alitage mi pruntis libron el lerneja biblioteko nomita Esperanto: Learning and Using the International Language ("Esperanto: lerni kaj uzi la internacian lingvon"). ŝajnas enhavi kelkajn interesan informon pri esperanto generale. hodiaŭ mi iris al Powell's Books kaj aĉetis 3 librojn:

Esprimo de sentoj en Esperanto de d-ro Edmond Privat
Kiel diri...? Praktika Esperanta Frazeologio de Lentaigne
Marta, rakonto de Eliza Orzeszko tradukita el pola de L.L. Zamenhof
(^ oni povas trovi ĝin ĉi tie rete, sed mi tute ne kapablas legi tutan libron per komputilo)

...Powell's ankaŭ havas malnovan PMEG-on, sed ne estas malmultekosta kaj mi tute ne povas legi tian libron. baĥ. ĉiukaze, vere mi jam havis plenajn librojn antaŭ mi aĉetis tiujn ĉi novajn librojn, sed... mi devis havi ĉi tiujn ankaŭ. aĉa avareca ino mi estas. sed espereble ili plibonigos mian esperanton. :[ nuntempe mi estas honta diri ke mi lernas esperanton ekde 2003... :suspiras: kia aĉa mia esperanto estas...

ho, kaj hazarde:

dum mi estis ĉe Powell's, mi trovis libreton nomita Sango: an Esperanto of Africa ("Sango: Esperanto de Afriko")... ŝajnas tre tre interesa! mi tre volis aĉeti ĝin, sed ĝi estas eta libro kaj tre multekosta. :[ sed se ĝi estas ankoraŭ tie kiam mi reiras al Powell's, mi aĉetos ĝin certe. la libro enhavas komparadon de la centra afrika lingvo, Sango, kaj esperanto. ankaŭ enhavas mallongan gramatikon de la lingvo. interesa, interesa! :]

ankaŭ, mi ĵus trovis ĉi-tekston kaj estis kiel "kion diable?! ne... tio ne estas esperanto-- tiuj ŝtelantaj aĉuloj!" :'3 "Kion diable estas ĉi 'Mondlango'?" mi pensis. nu, jen la ttt-ejo esperante, angle, aŭ alilingve.

Notu bone la paĝon de "demandoj kaj respondoj". ĉefe:

"7. Jam estas Esperanto, kial bezoni Mondlangon?
Tio estas cxar estas multaj malperfektajxoj en Esperanto....


kaj posten. :x ŝajnas, ke multaj homoj volas krei "plibonan esperanton". ne estas stranga, sed estas interesa...

okupata, okuptata, okupata

  • 30-a de jan 2007 at 11:28 PM
stelo
nu, mi devas enlitiĝi nun ĉar mi devas labori/iri al lernejo la tutan tagon (laŭvorte) morgaŭ, sed mi volas enskribi ĉi tion unue.


(kliku la bildon por rigardi la plenan bildon)


se mi povas (mirakle) ŝpari sufiĉan monon, tio ĉi estos mia "class ring" ('speciala' ringo por diplomiĝi el gimazio/universitato). nu, ĝi certe ne temas pri diplomiĝado dank' al mi kaj mia individuecigado, sed ĝi preskaŭ samas kiel mia gimnazia ringo (la aspekto kaj la stilo). :3 mia gimnazia ringo enhavas '2003' (mia diplomiĝjaro) kaj 'ILVANIME' ('mi amas animeon... ne ridu!). nun mia ringo temos esperanton. ^_^ w00t.

ĉiuokaze... ne ŝtelu mian ideon. >:[ mi volas esti cool.[/ne vere]

[redakto]...preskaŭ mi forgesis diri ke... mi akiris intervjuon kun JET! :D estos iam dum la 15a - 17a de feb. ho dio, mi estas ege nervoza.[/redakto]

Katamari!

  • 24-a de jan 2007 at 12:42 AM
nekredeble
ĉi-novaĵo estas malnova, sed estas nova al mi ĉar mi ne sciis ĝis nun. :x

mi kaj mia koramiko estis ludanta Katamari Damancy, ludo por la Playstation 2. nu, je la komenco de ĉiu misio, la King of All Cosmos (Reĝo de Ĉioma Kosmo) diras salutojn per diversaj lingvoj.

nu... mi estis en la kuirejo dum mia koramiko komencis novan mision. li diris "kiu lingvo estas tio ĉi? ŝajnas familiara..." kaj komencis serĉadon per komputilo. mi rigardis la televidon.

mi: *anhelas k ridegas* "WTH??!" (mmm, eble "fikfek?!" esperante?)





:'x ...kiel mi diris antaŭe, estas ja malnova novaĵo, sed estas novaĵo al mi. ĉiam mi estas malantaŭ. sed mi priserĉis kaj trovis ĉi tiojn:

+ Katamari Damancy en angla vikipedia artikolo pri "Esperanto en kulturo popola".
+ bildo: la King of All Cosmos foje parolas esperante ankaŭ en "We Love Katamari!" ("Ni Amas Katamari!"), la sekvaĵo de "Katamari Damancy".

eĉ en la japana vidreklamo de "We Love Katamari!" esperanta frazo estis uzita. :] ^.^ Katamari Damancy ja bonegas. :] Mi tre tre rekomendus ĝin.

Advertisement

Latest Month

decembro 2009
S M T W T F S
  12345
6789101112
13141516171819
20212223242526
2728293031  

Syndicate

RSS Atom

BAZA INFORMO

NOMO: crystal
AĜO: 23
SEKSO: ♀ ino
NACIECO: usona
LOKO: la urbo de koĉi, japanio
OKUPADO: instruistino de la angla
LINGVOJ: la angla
" " PLIBONIĜANTAJ: esperanto.eo, 日本語.jp
HOBIOJ: animeo, interreto, legado, lingvoj, muziko, grafiko/fotografio
PREF KOLOROJ: bluo, nigro, arĝento/grizo, oranĝkoloro
MUZIK' ĜENROJ: elektroniko, industrio, ebm, visual kei
PREF MANĜAĴOJ: legomoj, pastaĵoj, japana manĝaĵo, italiana manĝaĵo, marmanĝaĵo, supoj, spicaj manĝaĵoj
PREF ANIMEOJ: gensoumaden saiyuki, fruits basket, gundam wing, full metal alchmeist, .hack//SIGN
SUBTENAS: liberema de religio, liberema de parolado, civilaj rajtoj, geedziĝo de gejuloj, nekunigu de preĝejo k ŝtato, pensado por si, NEFERMITAJ ANIMOJ
Funkciigita de LiveJournal.com
Designed by [info]chasethestars