feliĉan Zamenhof/Esperanto-tagon!!! *brakumas Google-on*
bedaŭrinde taŭgan temon por ĉi-afiŝo mi ne povas elpensi… do verŝajne ĉi-afiŝo enhavos multe da nenio. mi supozas, ke bonus pripensi (laŭte por amuzigi vin k min mem) kial mi studas Esperanton k.s….? hmm… nu, unue mi skribu la bazaĵojn pri mia rilato(?) al Esperanto.
je la jaro 2003, kiel finjaranto de gimnazio, mi eksciis pri Esperanto serĉante novan lingvon, kiun mi povis eklerni. tiam mi jam studis la hispanan kaj ekis memstudi la japanan sed mi deziris paroli alilingve kiel eble plej rapide kaj do pacienco mankis al mi koncerne la japanan. ankaŭ scivolema estis mi koncerne alilingvojn. mi serĉis kaj prilegis multajn lingvojn antaŭ ol mi decidis eklerni Esperanton kaj tuj mi enamiĝis en ĝin.
Legu la ceteron de ĉi tiu afiŝo »
Originale sendita je verdeskribitaj sensencaĵoj.Vi povas komenti ĉi tie aŭ tie.

do… ĉi-semajnfine mi travivis mian unuan esperantan eventon. mi pensis, ke mi certe mortus pro honto ktp, sed… ankoraŭ mi vivas. mirinda afero estas tio, vere. la afero (= la kongreso) estas tre priskribinda, sed mi ne scias tion, pri kio mi unue skribu.
hmmm…
nu, unue, “ĉugoku” kaj “ŝikoku” estas du el la plej sudaj regionoj de japanio kaj ĉiujare okazas kongreso en iu urbo de tiuj du regionoj. esperantistoj, kiuj loĝas en la du regionoj (kaj foje tiuj, kiuj loĝas alie) kunvenas por esperantumi. ĉi-jare la kongreso okazis en la urbo Koĉi/Kooĉi/高知/ktp en la parto de la urbo, kio nomiĝas Kaĉurahama/桂浜. mi tute hazarde eksciis pri la kongreso per ttt-ejo kaj petis partopreni ĝin preskaŭ tro malfrue, sed mi ja partoprenis ĝin kaj mi tre ĝuis ĝin (tamen mi ja estis mortonta kelfoje :’(). la kongreso okazis de la postmeztago de la 21a ĝis la postmeztago de la 22a kaj ĉirkaŭ 33 esperantistoj partoprenis, el kiuj kelkaj estis de aliaj regionoj de japanio. :) mi kaj unu el la prelegantoj (kiu estas de barato) estis la nuraj eksterlandanoj.
Legu la ceteron de ĉi tiu afiŝo »
Originale sendita je verdeskribitaj sensencaĵoj.Vi povas komenti ĉi tie aŭ tie.
antaŭajn kelkajn tagojn mi tute hazarde tralegis la paĝaron de la Japana Esperanto-Instituto kaj ekrimarkis, ke (mirinde) okazos baldaŭ esperanta kongreso en mia urbETo Kooĉi’. mi pensas, ke tio estas tute nekredebla kaj ankaŭ mirinda…. neniam mi havis ŝancon por paroli esperante for de komputiloj kaj subite mi finfine havas ŝancon…!
sed pro mia sinĝeneco, manko de kapableco rilate al esperanton ktp, mi hezitis peti retpoŝte pri partopreni… finfine mi kuraĝiĝis kaj petis, nun mi partoprenos la kongreson….. mian unuan eventon esperantan.
nun mi timas pli ol mi ekscitiĝas pri la evento. :’( la kongreso okazos je la 21a ~ 22a ĉi-monate…. mi havas nur ĉir. 2 semajnojn por plibonigi mian kapablecon rilate al aŭskulti kaj elparoli esperanton…. mi sentas min kondamnita al embaraso. :/ mia sinĝeneco kondamnas/os min al embaraso kaj malsukceso esperante….
…sed mi kiel eble plej bone igos mian esperanton antaŭ la kongreso. :(
parenteze, mi trovis esperantan klavaron por Vindozo, kiun mi sukcese instalis uzante la japanan Vindozo 7-on. bedaŭrinde, la instrukcia PDF-dosiero por instali la klavaron estas nur angle, do ĉi-sube mi skribos bazan klarigon esperante:
1. klaki [ ĉi tiun ligilon ].
2. por elŝuti la dosieron, klaki la ligilon “esperanto.zip”, kiu estas supre de la lasta klavara bildo.
3. malfermi la ZIP-dosieron kaj eltiri ties dosierojn ien.
4. klaki la eltiritan dosieron “setup.exe” kaj post iam mesaĝo aperos. kiam mesaĝo aperas, la instalo finis.
5. ie sur via ekrano, aperos (kutime malgranda) lingvoilo (”Microsoft IME”). klaki la lingvoilon kaj elekti “Angla (Kariba)” por uzi la esperantan klavaron.
6. por denove uzi la defaŭltan klavaron, denove klaki la lingvoilon kaj elekti la defaŭltan lingvon.
per afiŝojn je la ttt-ejo Twitter, mi eksciis, ke ankaŭ ekzistas esperantajn klavarojn por Makintoŝo. dankinde instrukcioj por tiuj klavaroj jam estas esperantaj.
Originale sendita je verdeskribitaj sensencaĵoj.Vi povas komenti ĉi tie aŭ tie.