ĉi-sube estas hazarda skribo pri aferoj rilate al la angla lingvo:
mia koramiko (kiu loĝas aŭstralie kaj baldaŭ venos al japanio, jaj! *dancas feliĉe*) kaj mi ofte ŝercas kune pri la malsamoj de nia angla lingvo. foje li uzas vorton/esprimojn, kion mi kutime ne uzas kaj inverse, foje mi uzas vorton/esprimojn, kion li kutime ne uzas. eĉ estis unu fojo, kiam li uzis vorton, kion mi neniam antaŭe aŭdis kaj tute ne komprenis! malgraŭ la fakto, ke ni ja parolas la saman lingvon kaj do ja povas komuniki al unu la alian, ankoraŭ estas amuzoj kaj “aventuroj” rilate al komunikado.
mi feliĉegas pri tio. :) eĉ kiam ni ne akordas pri kiel oni diru ion ktp.
alia afero, kiu rilatas al ĉi tio estas angla lingva edukado en japanio , do mi (ete) priskribos tion.
Legu la ceteron de ĉi tiu afiŝo »
Originale sendita je verdeskribitaj sensencaĵoj.Vi povas komenti ĉi tie aŭ tie.
la pasintan vendredon, interesa afero okazis ĉe la lernejo, kie mi instruas vendrede. unue, informeto pri la lernejo: ĝi nomiĝas Namegawa. ĝi estas tre malgranda lernejo en la montoj nordaj de Kochi. vere, unu bildo enhavas du lernejojn: bazlernejo Namegawa kaj mezlernejo Namegawa. la tuta bazlernejo nur havas 21 studantojn kaj la tuta mezlernejo nur havas 23 studantojn. ĉi tiu lernejo estas unu el la plej malgrandaj lernejoj, kie mi instruas.
iel, la pasintan vendredon ambaŭ la lernejoj kune iris tre foooor en la montojn (eĉ pli for ol la lernejo ĝi mem jam estas *ridas*) al rizejo por rikolti rizo(j)n. :3 mi ne asistis, mi nur rigardis kaj fotis kaj babilis kun studantoj… ^^;; bedaŭrinde, mi ne kunhavis taŭgan fotilon, mi nur havis mian poŝfonon… sed jen, kelkajn fotojn:

(klaku la foton)
ankaŭ, kelkajn monatojn antaŭe, estis alia okazo interesa ĉe Namegawa. ambaŭ la lernejoj kune plantis zingibrojn kaj alian planton. je tiu tago, mi kunportis mian fotilon lerneje ĉar mi faris tian afiŝon, kio nomiĝas angle “ADIML (A Day In My Life/Tago En Mia Vivo)”… ADIML = oni fotas sian tutan tagon kaj poste afiŝas la fotojn en sia blogo. alivorte, se oni faras ADIML, oni fotas ion kaj ĉion ekde vekado ĝis enlitiĝado. ekzistas regulojn/etiketo por ADIML, se mi ne priskribos tiojn… ^^;; iel, se vi deziras rigardi la fortojn, kiujn mi fotis je tiu tago (fotojn de Namegawa ktp), klaku la suban ligilon. bedaŭrinde, la priskriboj en la afiŝo nur estas angle.
http://nighstar.livejournal.com/505341.h
Originale sendita je verdeskribitaj sensencaĵoj.Vi povas komenti ĉi tie aŭ tie.
lastatempe mi okupiĝis pro katido, kiun mi trovis kaj alportis hejmen, sed antaŭ mi povas priskribi tion, mi devas priskribi mian situacion.
antaŭ mi venis japanie, mi havis du katojn, por kiuj mi devis trovi novajn hejmojn. laŭ japaniaj leĝoj, ne eblas mi kunporti aŭ importi katojn el usono en japanion. ekde mi venis al japanio, mi tutkore sentis la mankon de miaj katoj kaj denove deziris havi katon. nur unu afero ĉesigas min: la havado de katoj aŭ hundoj estas malpermesita en mia apartamento kaj la mastrino de la apartamento loĝas en la apuda bildo. mi jam priserĉis la aferon de la kunportado/eksportado de katoj el japanio kaj komprenas, ke mi ja eblas fari tion, do jes… nur estas unu kialo por ne havi katon.
krome, japanio havas gravan problemon de senhejmaj katoj. ĈIUTAGE mi rigardas senhejmajn katojn strate. foje ili ŝajne bonsanas sed pli ofte ili videble suferas. foje eĉ mi rigardas katojn, kiuj estas mortaj; ili estis transveturitaj aŭ mortis pro ia malsano. kiel amanto de katoj, rigardi ĉi tiujn aferojn ĉiutage dolorigas ege min… multe pli ofte ol unufoje mi volis helpi katon per kunporti ĝin hejmen, sed mi ne povis/ la pasintan mardon estis la unua fojo, ke tion mi faris.
Legu la ceteron de ĉi tiu afiŝo »
Originale sendita je verdeskribitaj sensencaĵoj.Vi povas komenti ĉi tie aŭ tie.
la pasintan semajnofinon mi vojaĝis al Hokkaido, la plej norda insulo de japanio por rigardi ĉiujaran feston de neĝo ĉe la urbo Sapporo. mi ankaŭ vojaĝis al la proksima urbo Otaru. mi fotis multajn fotojn kaj se vi volus, vi povas rigardi ilin per klaki la suban foton. mi pardonon petas pro la granda foto, sed estis malfacile elekti nur unu foton malgrandigi kaj afiŝi ĉi tie. ^^;
- Nuna humoro:
boneta - Nuna muziko:Hit'N'Hide - Book of Love
ĉi tiu laboro tute ne plaĉas al mi kaj pro tio estis tre malfacile submeti la rekontraktigilon. kial do mi submetis ĝin? nuntempe mi tute ne scias, kion mi volos fari post ĉi tiu laboro aŭ ĝenerale kion mi volos fari kun mia vivo. malgraŭ tio, mi scias, ke mono necesas por kion ajn mi volos fari kaj mi ne povos ŝpari sufiĉe da mono antaŭ ĉi tiu aŭgusto.
resume, mi rekontraktigas ĉar la pago kaj por doni al mi tempon por decidi kion fari.
ĉar diversaj kialoj, la pasintan 1 + jaron estis tre malfacile kaj mi do prizorgas la sekvontan 1 + jaron. :[ simila ol ĉiu laboro, ĉi tiu laboro foje bonas kaj foje malbonas, sed la pli longe mi faras ĉi tiun laboron, des pli mi iĝos cinika. :/ la sistemo de instruado de Japanio aĉas... u.u;
*suspiras* mi ĝuis, ke mi povis vojaĝi multe la pasintajn monatojn, sed nun mi devas ŝpari monon... la sekvontan 1 + jaron ja malfacilos... aŭg. 2010 ŝajnas tre malproksima. :/ kion mi faros tiam...?
- Nuna muziko:Sound Horizon - 冥王 -Θανατος -
al miaj amikoj, kun kiuj mi korespondis per retpoŝto-- bonvolu, mi petas vin, pardoni mian mankon de respondo... mi scias, ke mi estas aĉa amiko. u_u'
la pasintajn kelkajn monatojn mi estis tre okupata... baze, ĉi tio okazis:
- mi eksciis pri kie japanie mi loĝos (pli informoj pri ĉi tio malsupre)
- mi testiĝis frue por reveni al las vegas kaj por ĉeesti la abiturienton de mia fratino
- mia naskiĝtago
- mi retransloĝiĝis al las vegas je la 10a de junio, antaŭ mia diplomiĝo (la diplomiĝo estis je ĉi-pasinta sabato)
- mi transigis mian (aĉetan) laboron de Portland al Las Vegas kaj daŭrigos labori ĉi tie ĝis mi iros al japanio.
kvankam mia diplomiĝo teknike jam okazis, mi ne oficiale estas diplomita. miaj notoj estos afiŝitaj hodiaŭ.... ._.' ...se mi ne diplomiĝos... ĈIO dependas de mia diplomiĝanta! >_<;;;
sed, ummm.... ĉiuokaze, mi diplomiĝOs...! kaj ĉi tie estas kie mi iros aŭguste!
Kochi-shi, Kochi-ken, Shikoku, Japanio
alivorte, mi iros al la ĉefurbo de la prefektio (japane = ken) "Kochi", la urbo (japane = shi) de Kochi. La prefektio de Kochi estas sur la kvara plej granda insulo de japanio nomita Shikoku. Rigardu ĉi tiun mapon. Shikoku estas la dua plej suda insulo kaj Kochi-ken estas prefektio #20.
kompreneble, kiam mi eksciis kie mi iros, mi faris multe da esperado kaj mi estas tre tre ekscitita pri iri al Kochi-shi. :] la urbo estas preskaŭ tiel granda (grandece) kiel Las Vegas kaj mi estos dungita de la estraro de edukado de Kochi-shi. estas probable, ke mi instruos ĉe diversaj primaraj lernejoj kaj sekundaraj lernejoj tra la tuta urbo, sed mi ankoraŭ ne scias la etaĵojn pri mia labortasko ktp.
post iomete pli ol unu monato mi reiros al Portland por trafi aeroplanon al japanio.... NERRRVOOZZAA, OSHIIIZZZ*~~ sed... eble en japanio mi renkontos mian unuan esperantiston persone...? *mansalutas* Juĵi! <33 :]
ĉiuokaze, nuntempe mi laboras kaj penas prepari min por japanio. :/ mi penos ĝisdatigi pli ofte.... kaj respondi al retpoŝtoj. ^^;;
*"oshiz" = (angle) oh shit = (ĉi-kaze) senhelpe (ne laŭvorte) ĉagrenita ekkrio.
mi esperas, ke ĉi-klarigo ĝustas. :/
[redakto]cution helpis min ĝustigi miajn stultajn erarojn. <3[/redakto]
- Nuna loko:Las Vegas
- Nuna humoro:
hungry