hazarda enskribaĵo: la studado de lingvoj

  • 23-a de sep 2009 at 11:47 AM
stelo
notu: mi skribis ĉi tion hieraŭ iome pro deprimo...? mi pardonon petas pro mia unua enskribaĵo longtempe estas tia.

de pli ol 2 jaroj mi ne vere uzas esperanton. la kialo, kompreneble, estas ke mi transloĝis japanion kaj do mi volas studi ĉefe la japanan. vere, eĉ kiam mi foriros la japanion, mi volus uzi la japanan por laboro, do mi volas studi ĉefe la japanan ankaŭ por personaj kialoj. malgraŭ tio, mi ankoraŭ volas studi kaj uzi esperanton kaj aliajn lingvojn, precipe la francan.

2 jarojn antaŭe mia scio de esperanto estis multe pli bona ol nun. :`[ kiam ajn mi volas uzi esperanton, mi devas serĉi la vortojn, kion mi volas uzi kaj pro tio mi ofte ne volas uzi esperanton. "se nur mi ne ĉesis uzi ĝin," mi ofte pensas. sed vere, se mi ankoraŭ studis esperanton dum la pasintaj 2 jaroj, mi preskaŭ certas, ke mia japana lingvo estus pli malbona ol nune.

por iu kiel mi, serioze studi lingvon nepre signifas, ke oni ne povas studi serioze alian lingvon samtempe. se oni studas du lingvojn samtempe, oni nepre studas unu el la du lingvoj (aŭ eĉ ambaŭ) malpli serioze ol la alian pro manko de tempo ktp.

ekzemple: nun mi devas studi la japanan, sed anstataŭe mi skribas esperante.

studante esperanton aŭ la francan, oni perdas tempon por studi la japanan... studado de la japana estas mia plej grava prioritato.

ŭaaa!!! >_<;; kion mi faru??? la japanan plaĉas al mi, sed mi volas studi ankaŭ aliajn lingvojn...

ĉiukaze, nun mi devas studi la japanan... eble post ĉi tiu enskribaĵo mi ne skribos esperante denove ĝis post 2 jaroj.

poste mi skribis ĉi tion )

nu...

  • 4-a de jan 2009 at 5:30 PM
stelo
vere mi ne scias pri kio skribi... kompreneble mi ne povas skribi pri ĉio, kio okazis dum la 75 semajnoj dum kiuj mi ne ĝisdatigis ĉi-blogon, do mi supozas ke mi skribos pri la nuno. mi skribos pri pasinta okazaĵo se tio necesas por komprenebleco.

dum vintraj ferioj (ĉir 2 semajnoj) mi iris al aŭstralio kaj novzelando kaj mi revenis al japanio je la 31a de decembro. ekde morgaŭ mia libertempo finiĝos kaj denove mi devos labori. :`[ mi deziras, ke vintraj ferioj estu pli longtempaj... nu, ekde morgaŭ mi devas "labori" sed vere mi ne laboros (ne instruos) ĝis ĵaŭdo ĉar lernejoj ne rekomencos ĝis tiam. malgraŭ tio, mi ne volas veki frue morgaŭ. :/ *suspiras x1000*

ekde kiam mi venis al japanio mi multe studas la japanan preskaŭ ĉiutage kaj pro tio mi ne studis nek legis esperanton aŭ aliajn lingvojn. lastatempe mi kreis novan livejournal tute japane kaj mi klopodis sukcesi en la dua plej alta nivelo de internacia ekzameno de japana lingvokapablo. ankoraŭ ne mi ricevis la rezulton de la ekzameno, tamen la studado de la japana ankoraŭ tre gravas al mi do eble mi ĝisdatigos mian japanan blogon pli ofte ol ĉi-blogo...?

*ridas* mi studas la japanan ĉir 8 jaroj kaj nun mi parolas ĝin voĉe ĉiutage, sed malgraŭ tio kaj malgraŭ mi ne parolis esperanton delonge, mi povas tajpi esperanton kaj la japanan ĉe preskaŭ la sama rapideco.

mi ne scias ĉu tio estas ridinda ĉu ne. >_>;

manko de memkonfido

  • 30-a de mar 2007 at 8:27 AM
stelo
*suspiro* ...do, ĉi-semajnon mi penis studi plu esperanton. mi devas diri, ke mi lernis multe ĉi-semajnon, sed la lernado ne plibonigis mian memkonfidon por uzi la lingvon. ankoraŭ interparolo (precipe real-tempa) estas malfacila por mi por fari. :/ ...sed mi ja scias, ke por plibonigi plu mian paroladon de la lingvo, mi ja devas interparoli realtempe.

...se nur ekzistus pilolon magian akveron de konfido, kiun mi povus gluti por plibonigi ĉion tuje...

Advertisement

Latest Month

decembro 2009
S M T W T F S
  12345
6789101112
13141516171819
20212223242526
2728293031  

Syndicate

RSS Atom

BAZA INFORMO

NOMO: crystal
AĜO: 23
SEKSO: ♀ ino
NACIECO: usona
LOKO: la urbo de koĉi, japanio
OKUPADO: instruistino de la angla
LINGVOJ: la angla
" " PLIBONIĜANTAJ: esperanto.eo, 日本語.jp
HOBIOJ: animeo, interreto, legado, lingvoj, muziko, grafiko/fotografio
PREF KOLOROJ: bluo, nigro, arĝento/grizo, oranĝkoloro
MUZIK' ĜENROJ: elektroniko, industrio, ebm, visual kei
PREF MANĜAĴOJ: legomoj, pastaĵoj, japana manĝaĵo, italiana manĝaĵo, marmanĝaĵo, supoj, spicaj manĝaĵoj
PREF ANIMEOJ: gensoumaden saiyuki, fruits basket, gundam wing, full metal alchmeist, .hack//SIGN
SUBTENAS: liberema de religio, liberema de parolado, civilaj rajtoj, geedziĝo de gejuloj, nekunigu de preĝejo k ŝtato, pensado por si, NEFERMITAJ ANIMOJ
Funkciigita de LiveJournal.com
Designed by [info]chasethestars