[fotoj] Hokkaido :: Sapporo :: Otaru

  • 15-a de feb 2009 at 11:33 PM
stelo
mi pardonon petas pro delonga tempo mi ne ĝisdatigis ĉi tiun blogon. nuntempe mi iomete okupiĝis, sed espereble mi denove ĝisdatigos ĉi tiun blogon pli ofte.

la pasintan semajnofinon mi vojaĝis al Hokkaido, la plej norda insulo de japanio por rigardi ĉiujaran feston de neĝo ĉe la urbo Sapporo. mi ankaŭ vojaĝis al la proksima urbo Otaru. mi fotis multajn fotojn kaj se vi volus, vi povas rigardi ilin per klaki la suban foton. mi pardonon petas pro la granda foto, sed estis malfacile elekti nur unu foton malgrandigi kaj afiŝi ĉi tie. ^^;

stelo
finfine mi finis prilabori la fotojn, kiujn mi fotis ĉe Aŭstralio kaj Novzelando! mi diligente tralaboris la fotojn dum 3 tagoj. :[ mi skribis komentojn pri la fotoj sub iuj fotoj esperante kaj angle (sed ne japane ĉar la programo, kion mi uzas por afiŝi fotojn ne kapablas uzi la japanajn karaktrojn :[) kaj mi kategoriigis la fotojn laŭ loko ktp... se vi deziras fotojn, kiuj pli grandas ol la fotoj en mia ttt-ejo, bonvolu peti min. ;) laŭvole lasu komentojn rekte en la paĝoj de la fotoj.


(klaku la foton)


kompreble oni ne povas vidi ĉiom da la mojosaj/interesaj/amuzaj/strangaj aferoj, kiujn mi vidis (ekzemple la knabojn, kiuj surhavis rozkolorajn leotardojn aŭ kalsonojn kaj petolis tra la stratoj de The Rocks), sed espereble oni anstataŭ povas vidi/kompreni la esenco de mia vojaĝo laŭ la fotojn. ;)

atentu:
mi restis en Sidnejo nur 2 tagojn, en Brisbano 3 1/2 tagojn, en Christchurch 4 tagojn kaj en Coolangatta (Gold Coast) 1 1/2 tagojn.

nu...

  • 4-a de jan 2009 at 5:30 PM
stelo
vere mi ne scias pri kio skribi... kompreneble mi ne povas skribi pri ĉio, kio okazis dum la 75 semajnoj dum kiuj mi ne ĝisdatigis ĉi-blogon, do mi supozas ke mi skribos pri la nuno. mi skribos pri pasinta okazaĵo se tio necesas por komprenebleco.

dum vintraj ferioj (ĉir 2 semajnoj) mi iris al aŭstralio kaj novzelando kaj mi revenis al japanio je la 31a de decembro. ekde morgaŭ mia libertempo finiĝos kaj denove mi devos labori. :`[ mi deziras, ke vintraj ferioj estu pli longtempaj... nu, ekde morgaŭ mi devas "labori" sed vere mi ne laboros (ne instruos) ĝis ĵaŭdo ĉar lernejoj ne rekomencos ĝis tiam. malgraŭ tio, mi ne volas veki frue morgaŭ. :/ *suspiras x1000*

ekde kiam mi venis al japanio mi multe studas la japanan preskaŭ ĉiutage kaj pro tio mi ne studis nek legis esperanton aŭ aliajn lingvojn. lastatempe mi kreis novan livejournal tute japane kaj mi klopodis sukcesi en la dua plej alta nivelo de internacia ekzameno de japana lingvokapablo. ankoraŭ ne mi ricevis la rezulton de la ekzameno, tamen la studado de la japana ankoraŭ tre gravas al mi do eble mi ĝisdatigos mian japanan blogon pli ofte ol ĉi-blogo...?

*ridas* mi studas la japanan ĉir 8 jaroj kaj nun mi parolas ĝin voĉe ĉiutage, sed malgraŭ tio kaj malgraŭ mi ne parolis esperanton delonge, mi povas tajpi esperanton kaj la japanan ĉe preskaŭ la sama rapideco.

mi ne scias ĉu tio estas ridinda ĉu ne. >_>;

Advertisement

Latest Month

novembro 2009
S M T W T F S
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
2930     

Syndicate

RSS Atom

BAZA INFORMO

NOMO: crystal
AĜO: 23
SEKSO: ♀ ino
NACIECO: usona
LOKO: la urbo de koĉi, japanio
OKUPADO: instruistino de la angla
LINGVOJ: la angla
" " PLIBONIĜANTAJ: esperanto.eo, 日本語.jp
HOBIOJ: animeo, interreto, legado, lingvoj, muziko, grafiko/fotografio
PREF KOLOROJ: bluo, nigro, arĝento/grizo, oranĝkoloro
MUZIK' ĜENROJ: elektroniko, industrio, ebm, visual kei
PREF MANĜAĴOJ: legomoj, pastaĵoj, japana manĝaĵo, italiana manĝaĵo, marmanĝaĵo, supoj, spicaj manĝaĵoj
PREF ANIMEOJ: gensoumaden saiyuki, fruits basket, gundam wing, full metal alchmeist, .hack//SIGN
SUBTENAS: liberema de religio, liberema de parolado, civilaj rajtoj, geedziĝo de gejuloj, nekunigu de preĝejo k ŝtato, pensado por si, NEFERMITAJ ANIMOJ
Funkciigita de LiveJournal.com
Designed by [info]chasethestars