noktema (noktema) wrote,
noktema
noktema

monato da pluvado

dum la pasinta monato+ pluvas preskaŭ ĉiutage ĉi tie en Kvinslando, Aŭstralio. la nuna vetero memorigas min pri la pluvsezono en Japanio, sed lastatempe ĉi tie ankaŭ okazas multe da ŝtormoj kun forta vento kaj tondro + fulmo. kelkaj urbetoj en Kvinslando jam inundas kaj multe da homoj perdas siajn hejmojn ktp, tamen la pluvado ne ĉesas. :/ dankinde en la urbo de Brisbano, kie mi loĝas, ankoraŭ ne estas multe da inundoj, sed la pluvado kaj ŝtormoj ankoraŭ estas tre ĝenaj por mi.

kiam mi demandas al lokanoj pri la lastatempa vetero, ili ĉiuj diras, ke ĝi estas tre stranga kaj nekutima. tamen por mi estas strangEGe vidi tiom multe da pluvo malgraŭ tio, ke mi jam pasis 5 jarojn en lokoj, kie estas multe da pluvo. mi kreskis kaj loĝis en dezerto dum 20 jaroj kaj en dezerto eĉ malmulte da pluvo okazigis inundon. tiam pluvaj tagoj estis raraj kaj do specialaj por mi, ĝis kiam mi komencis konduki aŭton… en la dezerto verŝajne neniu scias, kiel bone konduki aŭton en pluvo kaj do ĉiam kiam pluvas okazas multe da aŭtoakcidentoj. ĈIAM. :( sed ĉi tie neniu prizorgas la pluvon aŭ pluvegon escepte de kiam inundas. pluvado estas kutima/ordinara afero escepte de kiam inundas….

mi kredas, ke por mi pluvo neniam estos tute kutima/ordinara afero. neniam.

Originale sendita je verdeskribitaj sensencaĵoj.Vi povas komenti ĉi tie aŭ tie.

Tags: aŭstralio, brisbano, fotoj, vetero
Subscribe

  • [FOTOJ] “Nubplenaj Siluetoj”

    Legu la ceteron de ĉi tiu afiŝo » Originale sendita je verdeskribitaj sensencaĵoj.Vi povas komenti ĉi tie aŭ tie.

  • lastatempaj ŝatokupoj

    mi faros ĉi tiun blogaĵon mallonga ĉar mi nur volas skribi kelkajn hazardaĵojn antaŭ ol eklabori. lastatempe mi okupiĝas pri multe da aferoj, sed…

  • ho ve…

    jam forpasis kelkajn monatojn ekde mia lasta blogaĵo… lastatempe verŝajne ĉiumonate almenaŭ unu katastrofo okazis en la mondo.…

  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 1 comment