noktema (noktema) wrote,
noktema
noktema

sunbrilo

finfine la pluvado kaj ŝtormoj ĉesis kaj la suno denove brilias. por tiuj, kiujn la inundoj ne influis, vivo ree fariĝis normala. por tiuj, kiujn la inundoj influis…. vivo verŝajne ne fariĝos normala ĝis longe. :/

ĉe mi ĉio estas normala krom mia kutima (volontula) laboro ĉe bestŝirmejo ĉar la bestŝirmejo inundis. la pasintan sabaton mi partoprenis la kutiman kunvenon de la Brisbana E-Asocieto kaj mi eksciis, ke la Esperantistino, pri kiu mi antaŭe zorgis, estas sekura. :) mi ankaŭ renkontis usonaninon! :D verŝajne ŝi loĝas en Aŭstralio dum 7 jaroj kaj ne estis ŝia unuafojo partopreni E-kunvenon en Brisbano, sed estis la unuafojo por mi renkonti ŝin. mi feliĉEGas pri renkonti usonano kaj eĉ pli feliĉEGas, ke ŝi lernas Esperanton. :)))

krom tio, nenio vere menciinda okazas ĉe mi. lastatempe mi komencis lerni trikadon kaj mi alŝutis kelkajn filmetojn pri Fae (mia kato) ĉe Youtube, sed mi ne faris esperantan videoblogon…. krom ĝisdatigi mian kat-blogon, mi pigras zzzzz…..

Originale sendita je verdeskribitaj sensencaĵoj.Vi povas komenti ĉi tie aŭ tie.

Tags: brisbano, vetero, vivo
Subscribe

  • utilaĵo por lerni la francan (kaj alilingvojn)

    mi tutkore kredas, ke por bone lerni lingvon oni nepre havu bona(j)n vortaro(j)n en la lernata lingvo. tial mi serĉadis bonan franclingvan…

  • lastatempaj ŝatokupoj

    mi faros ĉi tiun blogaĵon mallonga ĉar mi nur volas skribi kelkajn hazardaĵojn antaŭ ol eklabori. lastatempe mi okupiĝas pri multe da aferoj, sed…

  • hazardaĵo pri akĉentoj

    la plejparto da usonanoj kredas, ke ili ne havas akĉenton. plue, la plejparto da usonanoj opinias, ke la akĉento de ĉiu alia lando estas pli…

  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 0 comments