noktema (noktema) wrote,
noktema
noktema

utilaĵo por lerni la francan (kaj alilingvojn)

mi tutkore kredas, ke por bone lerni lingvon oni nepre havu bona(j)n vortaro(j)n en la lernata lingvo. tial mi serĉadis bonan franclingvan vortaron, sed trovi bonegan (almenaŭ por mi) vortaron estis tre malfacila. ĉar mi jam havas multe da sperto pri lerni lingvon, mi jam bone scias la plej bonajn lern-metodojn por mi: vidadi kaj aŭdadi/aŭskultadi. mi plej bone memoras vortojn se mi ripete vidas ne nur vortojn, sed ankaŭ bildojn ktp. mi plej bone parolas lingvon se mi ripete aŭdas la lingvon. do, kompreneble, la plej bona vortaro por mi estus vortaro, kiu havas son-kapablecon kaj multe da bildoj.

bedaŭrinde tiaj vortaroj estas maloftaj kaj kutime multkostaj….

tamen, hodiaŭ mi finfine trovis tian vortaron kaj ĝi eĉ ne estas multkosta! :D mi estas tiel feliĉega, ke mi sentas min devigita blogi pri ĝi. :P

la vortaro estas la komputila versio de “The Visual Dictionary” farita de QA International. per ĝi oni povas vidi 6,000 kolorajn bildojn kaj kontroli 20,000 vortojn en tri (la franca, la angla kaj la hispana) aŭ kvin (la franca, la angla, la hispana, la itala kaj la germana) lingvoj. oni povas ankaŭ aŭdi elparolon de la vortoj en tiuj lingvoj kaj (malsame kiel la plejparto de bildaj vortaroj) ankaŭ troviĝas difinoj de la vortoj, ne nur la vortoj mem.

mi estus ege feliĉa, se estus tia vortaro ankaŭ en Esperanto…. mi ankoraŭ ne konas eĉ unu bonega bilda vortaro esperante. :( la PIV ne havas tro malmulte da ilustraĵoj laŭ mi…

Originale sendita je verdeskribitaj sensencaĵoj.Vi povas komenti ĉi tie aŭ tie.

Tags: la angla, la franca, libroj esperantaj, lingvo, utilaj aĵoj
Subscribe

  • lastatempaj ŝatokupoj

    mi faros ĉi tiun blogaĵon mallonga ĉar mi nur volas skribi kelkajn hazardaĵojn antaŭ ol eklabori. lastatempe mi okupiĝas pri multe da aferoj, sed…

  • hazardaĵo pri akĉentoj

    la plejparto da usonanoj kredas, ke ili ne havas akĉenton. plue, la plejparto da usonanoj opinias, ke la akĉento de ĉiu alia lando estas pli…

  • blog-filmo numero 2

    klaku la filmeton dufoje por spekti ĝin pligrande ĉe Youtube. mi ankaŭ faris alian filmeton pri Brisbano [ ĉi tie ]. Originale sendita je…

  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 0 comments